Priskribo
BERTRAM POTTS
naskiĝis en Anglujo 1895, translokiĝis al Nov-Zelando en 1911. Tie li lernis Esperanton en 1912. Aktive li partoprenis la movadon de NZ, kie li nun estas honor-ofica prezidanto. 1956—57 li kaj lia edzino faris prelegvojaĝon tra Eŭropo kaj Usono. Pri ĝi Heroldo de Esperanto raportis i. a., ke BP vere majstre regas nian lingvon, ke estis agrable aŭskulti tiel kapabl(an) oratoron; li ne montris lumbildojn; tian helpon li ne bezonis; liaj paroladoj estis tiel lerte prezentitaj, ke ĉiuj personoj ĝuis ĉiun momenton.
NOKTO DA TIMO
Ĉi tiu libro da noveloj montras, ke li estas ankaŭ eminenta verkisto. Marinko Ĝivoje (Jugoslavio) diris pri ĉi tiu verko, ke „enhav(e), lingve kaj stile ĝi estas unuaranga literaturaĵo“.
La titolo de la tri noveloj estas NOKTO DA TIMO, ĈERIZOTORTO kaj POEMO-MAŜINO. Origine la unua portis la nomon „Arkta Ŝakludado“ — kaj vi jam supozas, ke vi divenas la enhavon, sed tamen ne. Tiel ankaŭ ĉe la aliaj; surprizoj estas la karakterizaĵo de Bertram Potts. La ĉefpersono de la lasta novelo estas Marjorie Boulton, konata angla Esperanta-verkistino.
Agrablajn horojn dum via legado de la atento-kaptaj noveloj de B. Potts deziras al vi la eldonisto.




