Fine mi komprenas la radion

 10,00

Fine! Nun mi komprenas la radion! estas amuza kaj populara enkonduko en la radioteknikon. La libron verkis originale en Esperanto Eŭgeno Aisberg. Ĝi ampleksas 140 paĝojn, enhavas 245 bildojn kaj desegnojn de H. Guilhac kaj aperis en 1934.

La libro konsistas el 16 “babiladoj”, el kiuj 8 aperis jam en Internacia Radio-Revuo. La verko estis eldonita en lingvoj bulgara, ĉeĥa, estona, franca (11 eldonoj), germana (11 eldonoj), greka, hungara, itala, latva, nederlanda, rumana, rusa kaj slovena, entute 13 lingvoj. El la Esperanta eldono oni tradukas ĝin ankaŭ en polan, anglan kaj svedan lingvojn.

Aldonaj informoj

Pezo 190 g
Dimensioj 15,5 × 23 cm