Priskribo
ANTAŬPAROLO.
Ĉi tiu libro enhavas popularan priskribon pri vintraj veturoj tra Kamĉatko, kiujn entreprenis ekspedicio, kiu dum la jaroj 1920–22 estis en tiu malproksima siberia duoninsulo por sciencaj esploroj.
En la libro la leganto konatiĝos kun multaj strangaj gentoj, kiuj vivas primitivan vivon kiel ĉasistoj, fiŝkaptistoj aŭ boacbredantoj en la sovaĝaj regionoj de Kamĉatko. Plue kun tiuj ŝanĝaj aventuroj, kiujn renkontas vojaĝanto en tiu lando, kie la naturo estas severa kaj negastama sed la homoj gastamaj kaj afablaj.
En akraj neĝostormoj kaj malvarmego nia forto estis ĝisekstreme provata, sed ĉiuj mirindaj travivaĵoj inter homoj kaj bestoj kaj la studoj, kiujn ni havis okazon fari, riĉe rekompencis nin pro nia penado kaj igis nin facile forgesi ĝin. Tiuj travivaĵoj ankaŭ donis al ni memorojn por la tuta vivo, kiuj neniam paliĝos.
Ĉi tiu libro, kiu nun aperas en Esperanto, jam antaŭe estas tradukita en 11 lingvojn. La aŭtoro esperas, ke pere de la mondlingvo Esperanto ĝi nun atingos multajn novajn legantojn en diversaj partoj de la mondo.
Stockholm en februaro 1932.
Sten Bergman.



