Priskribo
Vivis kvar nanoj: geedzoj, iliaj filino Irisa kaj filo Robin en angulo de iu domo kun granda zelkovo. Ili estis prizorgataj en tiu domo. Nome infanoj de la familio de la domposedanto komisiite unu post alia portis lakton en la glaso ĉiumatene al la nanoj. Juri, la plej juna malsanema infano transprenis tiun taskon. Liveri lakton al la nanoj fariĝis pli kaj pli malfacile, ĉar Japanio envolvis sin en senfinan militon. Irisa kaj Robin vivis enfermite en subtegmenta angulo de la domo, sed komencis senti malfacilan cirkonstancon kaj volis scii la eksteran mondon. Robin amikiĝis kun la kolombo Jahej, kiu komunikis al li situacion en Tokio. Juri devis evakuiĝi sola kun la nanoj al fora nordo apud la lago Noĵiri ĉe sia parenco. Komenciĝis malfacila vivo de Juri, kiu baraktis akiri lakton por la nanoj.



