Priskribo
La ringo de la generalo (origina titolo: svede Löwensköldska ringen) estas romano de la sveda verkistino Selma Lagerlöf kiu unue aperis en 1925 kaj kiu konstituas la unuan parton de la Löwensköld-trilogio. La scenejo situas en Svedujo en la 18-a jrcento. Temas pri fatala malbeno kiu eligas de antikva ringo. En la jaro 1938 aperis Esperanta traduko fare de Stellan Engholm, eldonita de la Eldona Societo Esperanto.
„ Bela rakonto de la granda sveda verkistino : plena de amo kaj intimeco por ŝia kara Vermlando kaj ĝiaj loĝantoj kiuj kolektiĝante antaŭ fornofajro pasigas longajn vintrovesperojn parolante diversajn heroaĵojn kaj avonturojn el kiuj la plej ŝatataj estas tiuj pri la heroa reĝo Karlo XII kaj liaj karlanoj. Unu el ili estas “Forta Bengt”, la generalo Löwensköld. Tiu lasta kiu alportus tiom da malfeliĉo kaj mizero al la viroj, ŝtelintaj reĝan sigelringon el lia tombo. Li tiel fantomumis ĝis la ringo estis retrovita kaj remetita en lian eternan ripozejon. Traduko bonega kaj flua.



