D-ro Dorner

 8,00

1 en stokejo

Priskribo

La aŭtoro iam estis gimnastik-instruisto en seminario kaj real-lernejo. Poste li fariĝis kuracisto kaj dum multaj jaroj estas konsulta kaj kontrola kuracisto por sportuloj en granda dana provincurbo. Pri sia pensado, kiu okupis lin dum lia sportkuracista laboro, li verkis jenan interesegan romanon.

Ĝia formo ne estas seke instrua, sed vigla kaj kapta. Ĝi pritraktas la tute novan, neniam antaŭe priskribitan ideon elpensitan de li mem, ke la homo povos korpe kaj anime plialtiĝi i.a. per arta gravedigo de virinoj per elektitaj viroj.

Pri tiu temo la Kopenhaga gazeto „Ekstrabladet“ i.a. diras: „La artefarita gravedigo hodiaŭ estas realo, kiun la medicina scienco prikalkulas, kaj el kiu ĝi multon atendas.“

La scenejo de la romano estas parte Danlando, parte Svedujo, parte eĉ malproksimaj landoj kiel Hispanujo kaj Argentino.

La aŭtoro esperantistiĝis en 1934 kaj post tiu tempo vigle partoprenas la danan Esperanto-movadon.

Ĉi tiun romanon li verkis samtempe dane kaj Esperante. La Esperanta-eldono aperis unua.

Aldonaj informoj

Pezo 340 g
Dimensioj 20,5 × 14,5 cm