Ek-vi-libro

propraj kaj duamanaj libroj el la biblioteko de Katalin

Ĉu vi aŭdis, ke … ?

 12,00

Libro de Katalin Smidéliusz (nuna nomo Katalin Kováts)

Tekstoj kaj testoj de mezgrada lingvonivelo (B2-C1) por evoluigi kaj kontroli la komprenon de 25 esperantlingvaj rakontetoj, aŭdeblaj en la koncernaj sondosieroj. La ekzercoj donas bonan preparon por la kandidatoj de KER-ekzamenoj.

Ni proponas ke antaŭ ol oni uzas la kompleton oni legu aŭ aŭskultu la antaŭparolon kaj konsilojn de la aŭtorino. Por ke vi havu imagon pri la ekzercotipoj, en nia LERNILOTEKO ni aperigis plurajn specimenojn, sed en la paĝaro la testoj estas en diversaj naciaj lingvoj kaj ne en Esperanto kiel en la libro. (La naciaj lingvoj donas alitipan ekzercoeblon.) La publikigitaj sonspecimenoj estas la samaj kiel tiuj sur la kasedo kaj KD.

Jen la listo de la aperigitaj specimenoj en la sekcio Instrumateriloj ĉe edukado.net.  Vidu la adaptitajn ekzercojn en esperanto, en la francagermanahungarakatalunapola kaj rusa lingvoj.

La sonmaterialon eblas ricevi en MP3 kaj WAV formatoj, post la aĉeto ni sendas ĝin al via retadreso per Wetransfer.

27 en stokejo

27 en stokejo

SKU: GR_004 Kategorio

Aldonaj informoj

Pezo 100 g
Dimensioj 15 × 21 cm