Priskribo
Sur Sumatro, loĝis jam antaŭ la lasta mondmilito s-ino Jo van Hemert-Remmers, kies edzo estis gvidanto de granda plantejo. La 13’an de decembro 1941 Japanujo aliĝis al la batalantaj grandpotencoj, — kaj per tio subite ŝanĝiĝis la situacio de tiama Nederlanda Hindujo, ĉar baldaŭ poste venis japanaj armeoj, venkis — kaj malliberigis ĉiujn eŭropanojn, kiuj dum jaroj devis suferi humiliĝon, turmentiĝon kaj malsatadon en koncentrejoj plej primitivaj. Multaj, tro multaj, ne havis fortojn por rezisti.
S-ino Jo van Hemert-Remmers raportas en sia propra modesta maniero pri tiuj jaroj kaj kaptas siajn legantojn tiel firme, ke ili ne lasas ŝin antaŭ la fino de la libro.



