Enciklopedio de Esperanto A-Ĵ, K-Z

 40,00

Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado eldonita en 1934. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigata kaj efektivigata, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kajKálmán Kalocsay kiel redaktinto de la lingva fako. Kontribuis multaj personoj, da kiuj la enkonduko al la enciklopedio listigas 57 kunlaborintoj kaj 50 aŭtoroj de artikolo aŭ konsilintojn. La enciklopedio enhavas ĉirkaŭ 2500 artikolojn. Tiu ĉi duvoluma enciklopedio entenis multege da ilustraĵojk, portretoj.

Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), de la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934.

Unulibra represo estas eldonita en Hungario pere de Hungara Esperanto-Asocio en la jaroj 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj.

 

1 en stokejo

Kategorio

Aldonaj informoj

Pezo 1500 g
Dimensioj 15,5 × 23 × 7 cm